Unue simpla fortreso super la rivero Saône, GRAY disvolviĝis
ĉirkaŭ sia kastelo kiel ligilo inter la agrikulturo kaj la rivero :
komerca urbo. Multefoje detruita de militoj, epidemioj, incendioj GRAY
ĉiam rekonstruiĝis kaj renaskiĝis.
GRAY estas ĉarma urbeto, en departemento Haute
Saône, ĉe la samnoma rivero. Ĝi estas ĉe la mezpunkto inter
la urboj : Dijon, Besançon, Vesoul, Langres, Dole, ĉiuj
situataj je distanco inter 45 ĝis 65 kilometrojn.
GRAY nun enkalkulas proksimume 10 000 enloĝantoj, kaj estas konata pro
sia riverstrando kaj sia vasta kampadejo.
Ĝia situo, ĝia klimato faris el la urbeto idealan haltejon kaj
ripozigan kun internacia etoso.