KIAM ?
La muzeo naskiĝis en 1977. Ĝi estis oficiale inaŭgurita en 1987, en la ĉeesto de Sro Kurzanski, Konsulo de Pollando.
KIEL ?
Dank'al klopodoj de Géo Junier, tiama prezidanto de la loka
asocio kaj interkonsento kun la tiutempa urbestro de la urbo.
KIE ?
La urbo disponigis tutan unuan etaĝon de iama gimnazio transformita en "Domo por ĉiuj" (MPT = Maison pour tous).
Tiu impona renovigita konstruaĵo estas ankaŭ la sidejo de diversaj kulturaj kaj sindikataj asocioj.
KIAL ?
La Muzeo ja havas plurajn celojn:
La ĉefa estas, ke nenio el nia hereda havo perdiĝu pro: - Forgeso kaj
difekto sur subtegmentaj bretoj aŭ en kofroj lokitaj en humidaj keloj.
- Forĵeto sur rubejon. - Disdono al personoj dube interesataj. Dua
celo, grupigi en unu solan lokon la dokumentojn malnovajn aŭ aktualajn
pri la lingvo, ĝiaj kreinto kaj pioniroj, la movado, kaj nuntempa uzado.
KIA ?
La Nacia Esperanto-Muzeo konsistas el 10 ĉambroj jam plenplenaj de
esperantaĵoj. Tio estas ampleksa areo je 230m2, aŭ irado je 75 metrojn
tra la sinsekvaj ĉambroj.
KIO ?
La Nacia Esperanto-Muzeo estas samtempe:
- Riĉa biblioteko kun 6000 titoloj de libroj aŭ broŝuroj en aŭ pri esperanto.
- 1400 titoloj de gazetoj, revuoj, bultenoj malnovaj kaj nuntempaj.
- Dokumentejo kaj arkivejo de multaj lokaj kaj
regionaj asocioj aŭ de malaperintaj samideanoj, prezento kaj ekspozicio
de multnombraj:
- Objektoj rilataj al Esperanto.
- Filatelaĵoj (Kongresaj tampoj).
- Esperanto poŝtmarkoj.
- Bondezirkartoj ...........k.t.p.